• Welcome to Religious Forums, a friendly forum to discuss all religions in a friendly surrounding.

    Your voice is missing! You will need to register to get access to the following site features:
    • Reply to discussions and create your own threads.
    • Our modern chat room. No add-ons or extensions required, just login and start chatting!
    • Access to private conversations with other members.

    We hope to see you as a part of our community soon!

R
Reaction score
0

Profile posts Latest activity Postings About

  • Resaluton Robert,

    Mi pardonpetas pro tio, ke mi ne antaŭe sendis la unuan parton de mia mesaĝo; tiu retejo permesas la sendadon de mesĝoj po nur 1000 literoj, do mi devis distranĉi mian mesaĝon, kaj konfuzigite de la reteja mesaĝsistemo, mi kredas, ke mi fuŝsendis la unuan parton al malĝusta loko. Mi esperas, ke vi nun povas legi la tutan mesaĝon, kaj pardonpetas pri la konfuzo :).
    Saluton Robert!

    Ĝojigas min ricevi mesaĝon de samideana eklezia frato! Mi loĝas apud Seatlo en la urbo Redmond (jes, mi laboras ĉe Microsoft, kiel multaj lastatagaj sanktuloj de la regiono :)).

    Mi ankoraŭ havas nenian blogon, sed intencas starigi esperantan blogon temantan pri ekleziaj, evangeliaj aŭ similaj aferoj (mi ekz. renkontis la fondintojn de "Family Watch International" kiuj prelegis hieraŭ al nia fosto/paliso ; mi pensis paroli iom pri ĝia agado). Mi ankaŭ sendis laŭ rekomendo de palisa altkonsilanto peton al la ekleziestra grupo kontrolanta kopirajtajn aferojn demandantan ĝis kiom mi povas uzi jam aprobatajn tradukaĵojn aŭ fari proprajn tradukojn kaj poste aprobigi ilin por enbloga uzado, ktp., ekz. se mi deziras citi sanktajn skribaĵon aŭ aliajn similtipajn publikigaĵojn ekz. La Proklamo pri la familio (kiun mi jam esperantigis, tamen ne volas publikigi sen aprobo).

    (pluas en sekvo)
    (sekvo de la antaŭa parto)

    Mi nur malfacile komunikas per ReligiousForums.com pro tio, ke mi ial ne povas atingi ĝin ekde mia domo (mi nur sukcesas tion konektita ĉelaboreje). La retpoŝtadreso, kiun mi plej ofte uzas por ekleziaj kaj similspecaj aferoj, estas mawettstein (ĉe) ĜIMEJL (punkto) KOM (nur anstataŭigu la interkrampajn vortojn per la taŭgaj simboloj, kaj la majusklajn vortojn per la samsonaj famegaj vortoj).

    Ĝis baldaŭ!

    - Michael (a.k.k. Miĉjo)
  • Loading…
  • Loading…
  • Loading…
Top